CIF
KOSTO, ASEKURO, FRAJTO
(...nomita celhaveno)
"Kosto, asekuro,frajto" signifas ke la vendanto liveras kiam la varoj transpasas
la ŝipan pavezon en la haveno de enŝipigo.
La vendanto devas pagi la necesajn kostojn kaj frajtojn por alporti la varojn al la
celhaveno, SED la risko pri perdiĝo de aû damaĝo al la varoj,same kiel iuj ajn aldonaj
kostoj pro eventoj okazantaj post la tempo de livero, transiras de la vendanto al la
aĉetanto.Tamen en CIF la vendanto ankaû devas havigi al si martransportan asekuron
kontraû la risko de la aĉetanto pri perdiĝo de aû damaĝo al la varoj dum la portado.
Konsekvence de tio, la vendanto kontraktas asekuron kaj pagas la
premiumon.La aĉetanto devas noti, ke sub la kondiĉo CIF la vendanto estas postulata
akiri asekuron de nur minimuma kovro.Se la aĉetanto deziras havi protekton de pli
granda kovro,li bezonos aû eksplicitan konsenton kun la vendanto pri tio aû propran
aranĝon pri ekstra asekuro.
La kondiĉo CIF postulas de la vendanto, ke li eldoganigu la varojn por eksporto.
Ĉi tiu kondiĉo povas esti uzata nur por transporto sur la maro kaj enlanda
akvovojo.Se la partioj ne intencas liveri la varojn trans la ŝipa pavezo, la kondiĉo CIP
devas esti uzata.
A DEVOJ DE LA VENDANTO
A1 Provizo per varoj konforme al la kontrakto
La vendanto devas provizi per la varoj kaj la komerca fakturo,aû ĝia ekvivalenta
elektronika mesaĝo, konforme al la kontrakto de vendo kaj iu ajn atestaĵoj pri
konfor-meco kiu povas esti postulata de la kontrakto.
A2 Licencoj, rajtigoj kaj formalaĵoj
La vendanto devas akiri je sia propra risko kaj elspezo iun ajn eksportlicencon aû
alian oficialan rajtigon kaj plenumi, kie aplikende, ĉiujn doganformalaĵojn necesajn
por la eksporto de la varoj.
A3 Kontraktoj de portado kaj asekuro
a) Kontrakto de portado
La vendanto devas kontrakti laû kutimaj kondiĉoj je sia propra elspezo por la
portado de la varoj ĝis la la nomita celhaveno tra la kutima vojo en mariranta ŝipo (aû
ŝipo de enlanda akvovojo kia povas esti la kazo) de tipo normale uzata por la
transportado de varoj de kontrakta priskribo.
b) Kontrakto de asekuro
La vendanto devas akiri je sia propra elspezo kargan asekuron kiel konsentite en
la kontrakto, tian kian la aĉetanto, aû iu ajn alia persono havanta asekureblan
intereson pri la varoj, estu rajtigita pretendi rekte de la asekuranto kaj provizi la
aĉetanton per la asekura poliso aû alia atestaĵo pri asekura kovro.
La asekuro estu kontraktata kun asekuristoj aû asekura kompanio de bona
reputacio kaj, manke de eksplicita akordiĝo kontraûa, estu en akordo kun minimuma
kovro de la 'Institute Cargo Clauses' (klaûzoj pri Kargo de la 'instituto de Londonaj
Asekuroj') aû iu ajn simila aro da klaûzoj.La daûro de asekura kovro estu en akordo
kun B5 kaj B4.Kiam postulata de la aĉetanto, la vendanto provizu je elspezo de la
aĉetanto per asekuroj pri milito, strikoj,tumultoj kaj civilaj perturboj se haveble.La
minimuma asekuro kovru la prezon difinitan en la kontrakto plus dek procentoj
(t.e.110%) kaj estu provizita en la valuto de la kontrakto.
A4 Livero
La vendanto devas liveri la varojn sur la ŝipon ĉe la haveno de enŝipigo je la dato
aû ene de la periodo konsentita.
A5 Transiro de riskoj
La vendanto devas, kondiĉe de la difinoj de B5, porti ĉiujn riskojn pri perdiĝo de
aû damaĝo al la varoj ĝis tiu tempo kiam ili estas pasintaj la ŝipan pavezon ĉe la
haveno de enŝipigo.
A6 Divido de kostoj
La vendanto devas, kondiĉe de la difinoj de B6, pagi
*ĉiujn kostojn rilatajn al la varoj ĝis tiu tempo kiam ili estas liveritaj en akordo
kun A4; kaj
*la frajton kaj ĉiujn aliajn kostojn rezultantajn de A3 a), inkluzive de kostoj por
ŝarĝi la varojn surŝipen; kaj
*la kostojn pri asekuro rezultantajn de A3 b);kaj
*iujn ajn ŝarĝojn por elŝipigo ĉe la konsentita haveno de elŝipigo, kiuj estas je la
konto de la vendanto laû la kontrakto de portado; kaj
*kie aplikende, la kostojn pri doganformalaĵoj necesaj por eksporto, same kiel
ĉiujn doganimpostojn,impostojn kaj aliajn ŝarĝojn pagendajn ĉe eksporto kaj por ilia
transito tra iu ajn lando, se ili estas je la konto de la vendanto laû la kontrakto de
portado.
A7 Avizo al la aĉetanto
La vendanto devas doni al la aĉetanto sufiĉan avizon ke la varoj estas liveritaj en
akordo kun A4 same kiel iun ajn alian avizon postulatan por permesi la aĉetanton fari
paŝojn normale necesajn por ebligi lin preni la varojn.
A8 Pruvo de livero,transportodokumento aû ekvivalenta elektronika mesaĝo
La vendanto devasprovizi la aĉetanton je kostoj de la vendanto, se kutime, per
kutima transportodokumento aû dokumentoj (ekzemple negocebla konosamento,
nenegocebla mara transportletero, dokumento de enlanda akvovojo, aera
transport-etero, fervoja frajtletero,ŝosea frajtletero aû plurmaniera
transportodokumento) por transporto kontraktita en akordo kun A3.
Kie la vendanto kaj aĉetanto estas konsentintaj komuniki elektonike,la
dokumento menciita en la antaûa alineo povas esti anstataûigita de mesaĝo de
ekvivalenta elektronia datum-interŝanĝo (EDI).
A9 Kontrolo - pakumo - markado
La vendanto devas pagi la kostojn de tiuj kontrol-operacioj (kiel kontrolo de
kvalito, mezurado,pesado, nombrado) kiuj estas necesaj por la celo liveri la varojn en
akordo A4.
La vendanto devas provizi je sia propra elspezo per pakumo (se ne estas kutime
en specifa industrio snedi la varojn de la kontrakta priskribo nepakite),kiu estas
postulita por la transporto de la varoj aranĝita de li.Pakumo estas markenda taûge.
A10 Aliaj devoj
La vendanto devas doni al la aĉetanto, je ties peto, risko, kaj elspezo, ĉiun helpon
en akirado de iuj ajn dokumentoj aû ekvivalentaj elektronikaj mesaĝoj (aliaj ol tiuj
menciitaj en A8) emisiitaj aû transsentitaj el la lando de enŝipigo kaj/aû de origino,
kiujn la aĉetanto povas postuli por la importo de la varoj kaj, kie necese,por ilia
transito tra iu ajn lando.
La vendanto devas provizi la aĉetanton, je ties peto, per la necesaj informoj por
akiri iun aldonan asekuron.
B DEVOJ DE LA A C¨ETANTO
B1 Pago de la prezo
La aĉetanto devas pagi la prezon kiel difinitan en la kontrakto de vendo.
B2 Licencoj, rajtigoj kaj formalaĵoj
La aĉetanto devas akiri je sia propra risko kaj elspezo iun ajn importlicencon aû
alian oficialan rajtigon kaj plenumi, kie aplikende,ĉiujn doganformalaĵojn por la
importo de la varoj kaj por ilia transito tra iu ajnlando.
B3 Kontraktoj de portado kaj asekuro
a) Kontrakto de portado
Nenia devo.
b) Kontrakto de asekuro
Nenia devo.
B4 Preno de livero
La aĉetanto devas akcepti liveron de la varoj kiam ili estas liveritaj en akordo kun
A4 kaj transpreni ilin de la transportisto ĉe la nomita celhaveno.
B5 Transsiro de riskoj
La aĉetanto devas porti ĉiujn riskojn pri perdiĝo de aû damaĝo al la varoj ekde la
tempo kiam ili estas pasintaj la ŝipan pavezon ĉe la haveno de enŝipigo.
La aĉetanto devas, se li neglektus doni avizon en akordo kun B7, porti ĉiujn
riskojn pri perdiĝo de aû damaĝo al la varoj ekde la konsentita dato aû la dato en
finiĝo de la periodo fiksita por enŝipigo, kondiĉe tamen ke la varoj estas taûge
rilatigitaj al la kontrakto, t.e. klare apartigitaj aû alie identigitaj kiel kontraktovaroj.
B6 Divido de kostoj
La aĉetanto devas, kondiĉe de la difinoj de A3,pagi
*ĉiujn kostojn rilatajn al la varoj ekde la tempo kiam ili estas liveritaj en akordo
kun A4,kaj
*ĉiujn kostojn kaj ŝarĝojn rilatajn al la varoj dum en transito ĝis ilia alveno en la
celhaveno, se ne estas konsentite laû la kontrakto de portado, ke tiaj kostoj kaj ŝarĝoj
estis je la konto de vendanto;kaj
*kostojn por malŝarĝo inkluzive gabarajn kaj kajajn ŝarĝojn,se ne estas konsentite
laû la kontrakto de portado, ke tiaj kostoj kaj ŝarĝoj estis je la konto de la
vendanto;kaj
*ĉiujn aldonajn kostojn estiĝintajn, se li neglektus doni avizon en akordo kun B7,
por la varoj ekde la konsentita dato aû la dato de finiĝo de la periodo fiksita por
enŝipigo, kondiĉe tamen ke la varoj estas taûge rilatigitaj al la kontrakto, t.e. klare
apartigitaj aû alie identigitaj kiel kontraktovaroj;kaj
*kie aplikende, ĉiujn doganimpostojn,impostojn kaj aliajn ŝarĝojn same kiel la
kostoj por plenumi doganformalaĵojn pagendajn ĉe importo de la varoj kaj,kie necese,
por ilia transito tra iu ajn lando, se ne inkluzivita en la kosto de la kontrakto de
portado.
B7 Avizo al la vendanto
La aĉetanto devas, kiam ajnli estas rajtigita fiksi la tempon por enŝipigo la varojn
kaj/aû la celhavenon, doni al la vendanto sufiĉan avizon pri tio.
B8 Pruvo de livero,transportodokumento aû ekvivalenta elektronika mesaĝo
La aĉetanto devas akcepti la transportodokumenton en akordo kun A8 se ĝi
konformas al la kontrakto.
B9 Inspekto de varoj
La aĉetanto devas pagi la kostojn de iu ajn antaûŝipiga inspekto krom se tia
inspekto estas mandatita fare de la aûtoritatoj de la lando de eksporto.
B10 Aliaj devoj
La aĉetanto devas pagi ĉiujn kostojn kaj ŝarĝojn estiĝitajn por la akirado de la
dokumentoj aû ekvivalentaj elektronikaj mesaĝoj menciitaj en A10 kaj repagi tiajn
estiĝintajn ĉe la vendanto kiam tiu ĉi donas helpon en akordo kun tio.
La aĉetanto devas provizi la vendanton, je ties peto, per la necesaj informoj por
akiri asekuron.
本文档为【CIF】,请使用软件OFFICE或WPS软件打开。作品中的文字与图均可以修改和编辑,
图片更改请在作品中右键图片并更换,文字修改请直接点击文字进行修改,也可以新增和删除文档中的内容。
该文档来自用户分享,如有侵权行为请发邮件ishare@vip.sina.com联系网站客服,我们会及时删除。
[版权声明] 本站所有资料为用户分享产生,若发现您的权利被侵害,请联系客服邮件isharekefu@iask.cn,我们尽快处理。
本作品所展示的图片、画像、字体、音乐的版权可能需版权方额外授权,请谨慎使用。
网站提供的党政主题相关内容(国旗、国徽、党徽..)目的在于配合国家政策宣传,仅限个人学习分享使用,禁止用于任何广告和商用目的。